Inter la budhanoj ekzistas diversaj opinioj pri la samseksemo. La budhismo instruas ke ĉiaj plezuroj estas obstakloj por atingi la iluminadon (Nirvano). La nuntempaj budhanaj ordenoj ĝenerale malpermesas la transgenrecon kaj samseksemon en la religiaj ordenoj sed estas akceptata la samseksemo inter laikoj.